G5 Sahelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
interregistara organizaĵo regiona organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 16-a de februaro 2014 vd | ||||
Sidejo | Nuakŝoto | ||||
Agareo |
redukto de malriĉeco | ||||
Filioj | vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
G5 sahelo, mallongigite G5S aŭ G5,
estas institucia kadro por regionaj
kunordigo, evoluo kaj sekureco, kreita
la 16-an de februaro 2014.
Sahelo estas klimata spaco de nedifinitaj
limoj, kiuj iras de Atlantiko ĝis
la Ruĝa Maro, zono situanta sude de
Saharo, 5 400 kilometrojn longa, kiu
transiras de la sahara arideco ĝis la
savano. Kutime la sekeco, la malriĉeco
kaj la forgeso pri la ŝtatoj tuŝis la historion
de tiu regiono kaj trafis en perforton,
terorismajn grupojn kaj suferantan
ekonomion. Ĝis nun tiu zono
ne havis ununuran voĉon por defendi
siajn interesojn, sed tio nun ekŝanĝiĝis.
"G5 Sahelo" naskiĝis en februaro 2014[1] kiel superregiona grupo, celanta ĉefe la sekurecon, impulsita de la prezidentoj de Maŭritanio, Mohamed Ould Abdel Aziz, kaj Niĝero, Mahamadou Issoufou; nun ĝi konsistas el kvin ŝtatoj de Sahelo: Burkino, Ĉado, Malio, Maŭritanio kaj Niĝero (Vd la noton). La aganta prezidanto estas la Prezidento de Maŭritanio kaj la grupo havas la sidejon en la ĉefurbo Nuakŝoto, kaj la Sekretario estas s-ro Najim Elhadj Mohamed el Niĝero, elektita la 19-an de decembro 2014 en eksterordinara pintkunveno de la organizaĵo.