GAVI | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo publika–privata partnereco organizaĵo ![]() | |||||
Komenco | 2000 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Fondaĵo GAVI (antaŭe la GAVI Alianco, kaj antaŭe la Tutmonda Alianco por Vakcinoj kaj Imunizado, angle Global Alliance for Vaccines and Immunization [1]) estas tutmonda publika-privata partnereco bazita en Ĝenevo kaj Vaŝingtono. Unu el la ĉefaj fondintoj estas Bill Gates, kiu partoprenas kun sia edzino Melinda Gates pere de la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates. Ĝia celo estas plibonigi aliron al vakcinado, precipe por infanoj, kontraŭ eviteblaj, vivminacaj malsanoj en evolulandoj [2]. Specife, ĝi laboras por faciligi aliron al vakcinoj por infanoj en malriĉaj landoj. Ĝi estas internacia kunlaboro inter ŝtataj kaj privataj donacantoj.
GAVI kunigas registarojn de evolulandoj kaj organdonacantoj, la Mondan Organizaĵon pri Sano [3], UNICEF [4], la Monda Banko [5], la vakcinindustrio en kaj industriigitaj kaj evolulandaj, Bill kaj Melinda Gates Foundation [6] kaj aliaj privataj filantropoj [7].
La ĉefsidejo situas en Ĝenevo, Svislando.
En 2020, GAVI estis honorita kun la premio de la Princino de Asturio por internacia kunlaboro.