GMT

GMT estas la angla mallongigo de Greenwich Mean Time, "Meza Tempo de Grenviĉo", t.e., la tempo ĉe la Reĝa Observatorio de Grenviĉo oriente de Londono, Britio. Tra la observatorio iras la nulmeridiano, la bazo de la horzonoj kaj, kune kun la ekvatoro, de la metodo por mapi lokojn sur la tero.

Horzono, laŭ kutimo, estas specifita kiel horoj post aŭ antaŭ GMT.

La moderna posteulo de GMT estas Universala Tempo Kunordigita (UTK, ankaŭ konata kiel UTC ekster Esperantujo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne