GNUstep

GNUstep

Programlingvo Objective-C
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
Retejo www.gnustep.org
vdr

GNUstep estas liberprogramara implemento de la OpenStep-aj Objective-C regularo iniciata de de la firmaoj NeXT (nuntempe Apple) kaj Sun Microsystems. Ĝi enhavas ankaŭ multajn aldonojn de Cocoa (Mac OS X).

Esence, ĝi estas grafika kodaro kaj programkonstruaj iloj por Uniksecaj operaciumoj, sed funkcias ankaŭ sub Mac OS X kaj Windows. GNUstep estas parto de la projekto GNU.

Kiel Apple, GNUstep ankaŭ havas Java-interfacon al OpenStep, kaj pontoj (bindings) al Ruby [1] kaj Scheme [2]. La GNUstep-prilaborantoj planas sekvi estontajn ŝanĝojn al Cocoa, la OpenStep-implemento de Apple, por ke GNUstep restu kunfunkciema.

La plej freŝa eldono de GNUstep konsistas el la pakaĵoj gnustep-back 1.14.0 (negrafika parto, ankaŭ nomata "Foundation"), gnustep-gui kaj -back 0.12.0 (grafika parto/"AppKit"), eldonitaj la 15-an de aprilo 2007 kaj gnustep-make 2.0.1 (konstruilo), eldonita la 25-an de majo 2007.

  1. http://www.gnustep.org/experience/RIGS.html
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2005-12-18. Alirita 2007-05-18 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne