Gabro estas kompakta, malfajngrajna magma roko de plutona origino. Estas rokaĵo, kiu ekestis profunde en la terinterno.
Gabro iufoje enhavas amasojn da ercaj mineraloj kaj en tiuj okazoj oni povas uzi ĝin kiel ercoj de kupro, nikelo kaj titano. Ofte ĝi uziĝas kiel konstrua kaj plaka ŝtono de altgrada fortikeco por ekstera kaj interna plakado, precipe en formo de poluritaj platetoj kaj por fari gruzon kaj paviman ŝtonon.