Gaddus Zenobii (1240-1312) | ||
---|---|---|
![]() Absida mozaiko de la Preĝejo de San Miniato al Monte, Florenco, Italio, (1300).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1240 en Florenco, Respubliko de Florenco | |
Morto | 1312 en Florenco, Respubliko de Florenco | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Taddeo Gaddi ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | mozaikisto pentristo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gaddo GADDI estis florenca pentristo kaj mozaikisto je gotika stilo kaj patro de Taddeo Gaddi. Li estas registrita en la listo de la "Arte dei Medici e Speziali" kaj rememorigita de Giorgio Vasari, biografo de artistoj de la 16-a jarcento, sed lia verko estas plejparte konjekta. Vasari diras, ke li rilatas al Cimabue kaj Giotto. Li kompletigis mozaikojn sur fasado de "Santa Maria Maggiore", en Romo. La moazaiko pri la "Kronado de la Virgulino" super la interna pordo de Katedralo de Florenco, datita je 1307, ankaŭ estas atribuita al Gaddo Gaddi.
Li ofte helpis Giotto-n, kie Cennino Cennini (1370-1440), lernanto de Agnolo Gaddi, filo de Taddeo Gaddi, referencis Taddeon kiel la baptofilo de Giotto kaj asertis, ke ilia rilato daŭris 24 jarojn. Taddeo estis la filo de la florentina gotika artisto, Gaddo Gaddi, kaj tri el liaj kvar filoj ankaŭ estis pentristoj, Giovanni, Agnolo kaj Niccoló. Kiel arkitekto, Taddeo estas kreditita per la projekto de la Mezepoka Ponto de Florenco super la Arno, la Ponte Vecchio.[1]