Gajlata acido | ||
Plata kemia strukturo de la Gajlata acido | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Gajlata acido | ||
Gajlata acido estas palkaŝtana solidaĵo trovata en la foliaro de la Rheum rhabarbarum. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 149-91-7 | |
ChemSpider kodo | 361 | |
PubChem-kodo | 370 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | palkaŝtana solidaĵo | |
Molmaso | 170,12 g·mol−1 | |
Denseco | 1,694g cm−3 | |
Fandpunkto | 252 °C[1] | |
Bolpunkto | 501,1 °C | |
Refrakta indico | 1,5695 | |
Acideco (pKa) | 4,47 | |
Solvebleco | Akvo:15 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 4980 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S 26 S36 S24/25 S37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H318, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[2] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Gajlata acido aŭ C7H6O5 ankaŭ konata kiel 3,4,5-trihidrokso-benzoata acido, estas organika fenola acido, nature trovata en solidagoj, sumakoj, hamamelidoj, tefoliaro, en la ŝeloj de la Lithocarpus densiflorus, kaj aliaj plantoj. Ĝi ankaŭ estas libere trovebla kiel parto de hidrolizeblaj taninoj.
La grupoj de gajlata acido ordinare ligiĝas por formi dumerojn tia kia la "elagiata acido"[3], trovata en fruktoj kaj vegetaloj, kun antibakteriaj kaj antioksidigaj proprecoj. Hidrolizeblaj taninoj malkomponiĝas per hidrolizo por estigi gajlatan acidon kaj glukozon aŭ "elagiatan acidon" kaj glukozo, konatajn kiel "galotaninoj" kaj "elagitaninoj", respektive.
Malgraŭ ĝia nomo, gajlata acido devenas el Francio kie ĝia latina nomo estas "Gallium". Gajlata acido estas normo por la kvantigo de fenoloj laŭ diversaj analizoj faritaj per la "Reakcianto de Folin-Ciocâlteu".[4] La rezultoj estas donataj en ekvivalentoj de gajlata acido. Gajlata acido estas ofte uzata en la farmacia industrio por la sintezo de medicinaĵoj. Ĝi ankaŭ povas uzati en la sintezado de la alkaloida halucinogenaĵo konata kiel meskalino aŭ 3,4,5-trimetokso-fenil-etilamino.