La Galerio de la Akademio de Venecio (itale Gallerie dell'Accademia) estas muzeo pri antaŭ-19-a-jarcenta arto en Venecio, norda Italio. Ĝi situas en la Scuola della Carità sur la suda bordo de la Granda Kanalo, ene de la kvartalo Dorsoduro. Origine ĝi estis la galerio de la Accademia di Belle Arti di Venezia, la belarta akademio de Venecio, de kiu ĝi fariĝis sendependa en 1879. La du institucioj restis en la sama konstruaĵo ĝis 2004, kiam la artlernejo translokiĝis al la eksa « hospitalo de la nekurebluloj » (itale ospedale degli Incurabili).
La Gallerie dell'Accademia enhavas majstroverkojn de venecia pentrado ĝis la 19-a jarcento, ĝenerale aranĝitajn kronologie kvankam iuj temaj ekspozicioj estas evidentaj. La kolekto interalie inkluzivas la desegnaĵon de la Vitruvia homo fare de Leonardo da Vinci, kiu estas ekspoziciata nur malofte, ĉar la verko, estante sur papero, estas fragila kaj sentema al lumo.