![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bastille, Bastille (pariza metrostacio), Operejo Bastille kaj Placo Bastille. |
Gare de la Bastille | |||
---|---|---|---|
![]() Gare de la Bastille en la 1980-aj jaroj
| |||
fervoja stacidomo • pereinta konstruaĵo • fantoma metrostacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 12-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.85252.3705Koordinatoj: 48° 51′ 9″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo) | ||
| |||
Historio | |||
Malfermo | 22-a de septembro 1859 | ||
Fermo | 15-a de decembro 1969 | ||
Arkitekto | François-Alexis Cendrier | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | "Chemins de fer de l'Est" (1859-1938) SNCF (1938-1969) | ||
Trajno-linio | Vincennes | ||
Gare de la Bastille (france Gare de Paris-Bastille) estis stacidomo en Parizo. La stacidomo estis malfermita en 1859 kaj servis kiel kapostacio de la 55 km-longa linio al Vincennes kaj Verneuil-l'Étang. La linio estis malfermita nur por priservi la Fortikaĵon de Vincennes, kaj estis plilongigita al La Varenne-Saint-Hilaire kaj poste al Brie-Comte-Robert. La linio fine atingis Verneuil-l'Étang en 1892, kaj estis konektita al la linio de Mulhouse. Parto de la linio estis inkluzivita en la RER A la 14-an de decembro 1969. La stacidomo estis malkonstruita en 1984 por ke Operejo Bastille povu esti konstruita.