La garigo [1] estas tipo de malalta, foliarba arbustaro kaj arbedaro kiun oni trovas sur kalkoŝtonaj grundoj en la Mediteranea regiono, ĝenerale apud la marbordo, kie la klimato estas malpli severa, sed kie jaraj somersekecaj cirkonstancoj ĉeestas (vidu : Mediteranea klimato). La termino ankaŭ kutimiĝis en rafinita kuirarto, sugesta de la rezinecaj aromoj de gariga arbustaro [2]. La Monda Konserveja Observa Centro priskribis garigon kiel "nekontinuaj arbustaj komunumoj de la Mediteraneaj kalkoŝtonaj altebenaĵoj, ofte konsistantaj el kirmesa kverko, lavendo, timiano, kaj blanka cisto. Kelkaj izolitaj arboj povas ĉeesti [3]".