The Girl from Ipanema („La knabino de Ipanema“) estas la plej konata anglalingva titolo de populara brazila muzikpeco Garota de Ipanema, kiun en 1962 komponis Antônio Carlos Jobim. La portugallingva originalo, kies tekston verkis Vinícius de Moraes, havas la samsignifan titolon Garota de Ipanema. Je la ekestotempo de la kanto, Ipanema, urboparto de Rio-de-Ĵanejro, validas kiel artista kvartalo de la brazila urbego.
La virino, kiu inspiris ĉi tiun kanton, estas la modelo Helô Pinheiro.[1]
Sonregistraĵo por diskeldonejo Verve de la 19-a de marto 1963 en Novjorko, kiu aperis sekvan jaron sur la muzikalbumo Getz/Gilberto, faris The Girl from Ipanema al unu el la tutmonde plej famaj kantoj de bosanovo. Al la nekutima kaj daŭra sukceso de ĉi tiu versio kontribuis la kunverkado de la renoma usona ĵaz-tenorsaksofonisto Stan Getz. Krom tio kun la brazila kantisto kaj gitaristo João Gilberto, kiun estis la preferata interpretado de Jobim preferis por la interpretado de siaj kantokomponaĵoj, ankaŭ aŭdeblas ties edzino Astrud Gilberto, kies tutmonda kariero komencis per la unuopigo de ĉi tiu peco.