Gazeta Polska

Gazeta Polska (pole: Pola Gazeto) - influa pola semajngazeto soci-politika, konekta kun pollanda politika dekstraflanko. Ties estro estas Tomasz Sakiewicz. Kaj publikigistoj interalie: Ryszard Czarnecki, Andrzej Gwiazda, Waldemar Łysiak, Stanisław Michalkiewicz, Piotr Semka, Robert Tekieli, Krzysztof Wyszkowski, Rafał A. Ziemkiewicz, pastro Tadeusz Isakowicz-Zaleski. De septembro 2011 kelkiuj ĵurnalistoj de la semajnrevuo publikigas ankaŭ en „Gazeta Polska Codziennie” (Pola Gazeto Ĉiutage), kaj krome en interreta informa portalo Niezalezna.pl.

La semajngazeton apogas Juro kaj Justeco, kiu donas siajn lokojn kaj deputitajn oficejojn por renkontoj de la Kluboj de Gazeta Polska. La kluboj regule aranĝas renkontojn kun politikistoj de la partio, montro de filmoj kaj konversacioj kun ĵurnalistoj, publicistoj kaj verkistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne