George Ord | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
George Ord | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1781 en Filadelfio | ||||
Morto | 24-an de januaro 1866 (84-jaraĝa) en Filadelfio | ||||
Tombo | Gloria Dei (Old Swedes') Church (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | George Ord, Sr. (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo zoologo verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Zoologio ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George ORD, Jr. 4a de (Marto, 1781 – 24a de Januaro, 1866) estis usona zoologo kiu specialiĝis en nordamerika ornitologio kaj mamalogio.[1][2] Bazita parte sur specimenoj kolektitaj de Lewis kaj Clark en la nordamerika interno, la artikolo de Ord nome "Zoology of North America" (1815), kiu estis publikigita en la dua usona eldono de la verko de William Guthrie nome Geographical, Historical, and Commercial Grammar (Johnson kaj Warner),[3] estis agnoskita kiel la "unua sistematika zoologio de Ameriko (Usono) fare de usonano" ("first systematic zoology of America by an American").[4]
Ord (1815) publikigis la unuajn sciencajn priskribojn de Antilokapro (Antilocapra americana), Griza urso (Ursus arctos horribilis), Pensilvania mikroto (Microtus pennsylvanicus), Griza neotomo (Neotoma cinerea), Cindrogriza sciuro (Sciurus carolinensis pennsylvanicus), Kolumbia sciuro (Urocitellus columbianus), Ludovicia prerihundo (Cynomys ludovicianus), Bonapartea mevo (Chroicocephalus philadelphia), Ringobeka mevo (Larus delawarensis), Malgranda cigno (Cygnus columbianus), kaj Kolumbia lagopo (Tympanuchus phasianellus columbianus).[4]
Ord estas konata ĉefe pro la defio kontraŭ verkoj de John James Audubon.[5][6][7]