George Soros [Ĝorĝ Ŝoroŝ]), hungare György Soros, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto sub la nomo György Schwartz (elp. ŝvarc). Li estas financisto, spekulanto, filantropo kaj filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Schwarz, alinomata Teodoro Ŝvarc, unu el la eldonintoj de la fama beletra revuo en Esperanto Literatura Mondo[1].
En la 1970-aj jaroj li kunlaboris kun Jim Rogers ĉe la levilfonduso Qantum Fund kun kiu ili realigis gajnon de 4000 elcentoj en dek jaroj[2].
Soros estas konata kiel "La viro, kiu rompis la bankon de Anglio" kiam li en 1992 forte vetis kontraŭ la brita pundo, kiam li estis profesie financa analisto kaj interŝanĝisto de valutoj (angle: 'trader') en la londona borso-merkato[3].