George Cooper STEVENS (18a de Decembro, 1904 – 8a de Marto, 1975) estis usona kin-reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj direktoro de fotografio.[1]
Inter liaj plej elstaraj filmoj estas "The More the Merrier" (1943; Oskar-nomumita por Plej Bonkvalita Reĝisoro), "A Place in the Sun" (1951; ricevinto de ses Oskar-premioj, inter kiuj al Plej Bonkvalita Reĝisoro), "Shane" (1953; Oskar-nomumita por Plej Bonkvalita Reĝisoro), "Giant" (1956; Oskar-premio por Plej Bonkvalita Reĝisoro), kaj "The Diary of Anne Frank" (1959; Oskar-nomumita por Plej Bonkvalita Reĝisoro).