Georges-Jean Arnaud

Georges-Jean Arnaud
Persona informo
Naskonomo Georges Arnaud
Naskiĝo 3-an de julio 1928 (1928-07-03)
en Saint-Gilles-du-Gard
Morto 26-an de aprilo 2020 (2020-04-26) (91-jaraĝa)
en La Londe-les-Maures
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
sciencfikcia verkisto
scenaristo
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, detektiva fikcio, sciencfikcio, historical prose literature (en) Traduki, vojaĝa literaturo, kina scenverkado, detektiva literaturo kaj sciencfikcia literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George-Jean ARNAUD ([ĵorĵ jã arNO]; naskiĝis la 3-an de julio 1928 en Saint-Gilles-du-Gard, mortis la 26-an de aprilo 2020) estis franca verkisto. Li estas unu el la plej produktema franca verkisto: lia verko, skribita sub multaj pseŭdonimoj nombras pli de 400 tekstoj en la fakoj de la krimliteraturo, spionliteraturo, erotiko, historiaj romanoj, fantasto, aventuro, sciencfikcio kaj regionaj romanoj, pri Kamargo (lia naskiĝloko) kaj aliaj regionoj.

Li verkis sian unuan romanon "Ne Tirez pas sur l'Inspecteur" (Ne pafu al la inspektoro) en 1951, rekompensita de la premio Quai des Orfèvres en 1952.

Tiam, estis alia fama verkisto nomata Georges Arnaud (de sia vera nomo Henri Girard). Lia eldonisto konsilis lin preni pseŭdonimon por eviti konfuzon. Li elektis "Saint-Gilles", sia naskiĝurbo. Poste, li prenos multe da aliaj: Georges Murey, Ugo Solenza, Gil Darcy, Georges Ramos, Frédéric Mado, Gino Arnoldi, Serge Sovac, David Kyne, Pierre Rabeau, Laure de Sevestan, Lilas Marny, Osman Walter, Armand de Chevilly, Manuel Matias...

Lia plej konata verko estas la serio de sciencfikcio "La Compagnie des glaces" (La kompanio de la glacioj) kiu estas adaptata en bildliteraturo.

Li ricevis multenombrajn literaturpremiojn de sia komenco; inter kiuj:


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne