Georges Lagrange | |
---|---|
Georges Lagrange | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Serĝo Elgo |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1928 en Gagny, Francio |
Morto | 30-an de aprilo 2004 (75-jaraĝa) en Poitiers |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | René Lagrange |
Edz(in)o | Erika Lagrange |
Infanoj | Arno Lagrange, Patrick Lagrange, Bernard Lagrange |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto esperantisto tradukisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | listo de tradukaĵoj |
Verkis en Esperanto | listo de originalaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | membro de FEI, kunlaboranto de PIV 2002 Esperanto-Teatro |
Akademiano | membro de AE |
Georges LAGRANGE (en Esperanto Georgo Lagranĝo, ankaŭ konata kiel Serĝo Elgo); naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928 en Gagny, Francilio, mortis la 30-an de aprilo 2004 en Puatjero) estis metiisto kaj franca Esperanta tradukisto kaj verkisto de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj. Li Esperantiĝis en 1947. Li estis membro de FEI, akademiano, kunlaboranto de PIV 2002, kunrespondeculo de Kvinpetalo. Li verkis, sub pseŭdonimo Serĝo Elgo, poeziojn, teatraĵojn, novelojn kaj (krim-)romanojn.