Georgo de Poděbrady (ĉeĥe Jiří z Kunštátu a Poděbrad, germane Georg von Kunstadt und Podiebrad, naskiĝis la 23-an de aprilo 1420 en kastelo Poděbrady, mortis la 21-an de marto 1471 en Prago) estis reĝo de Bohemio de 1458 ĝis sia morto. Li aliĝis al husanismo. Li estis la unua reĝo en Eŭropo kiu forlasis katolikismon. Li estis (krom la "vintra reĝo" Frederiko) la sola nekatolika reĝo en la historio de Ĉeĥio.
En 1448 li decidis unuigi Bohemion, kiu estis dividita inter aŭstriema flanko, gvidata de Ulriko von Rožmberk, kaj lia patriotisma flanko. Li marŝis de Kutná Hora al Prago, konkeris la ĉefurbon kaj ankaŭ poste sukcesis venki la anojn de roma katolikismo.
En 1451 imperiestro Frederiko la 3-a nomis lin marŝalo de Bohemio. Problemoj ekestis, kiam en 1453 reĝo Ladislao plenaĝiĝis kaj montris simpatiojn al rom-katolikismo. Post la morto de Ladislao en 1457 la nobelaro unuanime elektis Georgon reĝo.
Papo Pio la 2-a intencis batali kontraŭ Georgo, sed mortis en 1464. Georgo provis intertrakti kun la posta papo Paŭlo la 2-a, sed estis rifuzita kaj ekskomunikita en 1466.
Post lia morto en 1471 la statoj de Bohemio elektis Vladislaon la 2-an kiel reĝon, kiu tamen devis batali kontraŭ sia bofilo Matiaso, kiu jam en 1469 estis proklaminta sin (kontraŭ-)reĝo. Tial ne estas klare, kiu estis la posteulo de Georgo; Vladislao tamen iĝis posteulo de Matiaso.