Gerald Tucker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1941 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla • germana • rusa |
Ŝtataneco | Usono Germanio ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Stefanie Tucker ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Gerald Tucker (prononco [Ĝerld Takr]) naskiĝis en 1941 en Teksaso, Usono. Li estas emerita fakinstruisto de la angla; antaŭ tio li dum kelkaj jaroj laboris kiel interpretisto por la rusa. Krome li estas amatora lingvosciencisto (kompara lingvistiko, interlingvistiko, etimologio) kaj Esperanto-aktivulo. Ekde la 1960-aj jaroj li vivas en Germanio, de multaj jaroj en la kvartalo Hochzoll de la urbo Aŭgsburgo. Li estas la edzo de Stefanie Tucker (nask. Meyr) ekde 1970. Ekde 1975 Tucker havas la germanan ŝtatanecon (antaŭe usonano).