Geraldine Chaplin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Geraldine Chaplin | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1944 (80-jaraĝa) en Santa Monica | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Usono Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Charlie Chaplin ![]() | ||||
Patrino | Oona O'Neill ![]() | ||||
Gefratoj | Victoria Chaplin, Josephine Chaplin, Eugene Chaplin, Christopher Chaplin, Michael Chaplin, Sydney Chaplin kaj Charles Chaplin Jr. ![]() | ||||
Edz(in)o | Patricio Castilla (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Carlos Saura (1967–1979) ![]() | ||||
Infanoj | Oona Chaplin ( ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro scenaristo dancisto televida aktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1952– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Doctor Zhivago ❦ Nefertiti y Aquenatos ❦ Nashville ❦ Chaplin vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Geraldine CHAPLIN (naskiĝis la 31-an de julio 1944 en Santa Monica, Kalifornio) estas usona aktorino.
Ŝi estas filino de Charlie Chaplin kaj de lia lasta edzino Oona O'Neill.
En la aĝo de ok jaroj ŝi ricevis sian unuan rolon, en la filmo Limelight (1952). Samjare ŝi venis al Eŭropo. Ŝi vizitis lernejon en Svislando kaj decidis fariĝi dancistino. En la jaro 1965 ŝi ricevis sian unuan pli grandan rolon: apud Omar Sharif ŝi aperis en la filmo Doctor Zhivago. Sian baletan karieron ŝi post tiu ĉi internacinivela sukceso ĉesigis.
Ŝi tiutempe enamiĝis al la hispana reĝisoro Carlos Saura. La paro pasigis multajn jarojn kune kaj kunlaboris en naŭ filmoj.
Geraldine Chaplin aperis en aro da filmoj, en Europo kaj Usono. Ŝi estas patrino de du idoj.
Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2006.