Gerard Kornelis van het Reve (naskiĝis la 14-an de decembro 1923 en Amsterdamo, mortis la 8-an de aprilo 2006 en Zulte) estas nederlanda verkisto.
Reve estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj post-militaj nederlandaj verkistoj. Li plenkreskiĝis en komunisma familio. Fininte siajn studojn de grafikisto, li debutis per poemoj en 1940 kaj per De ondergang van de familie Boslowits en 1946. Lia plej fama verko De avonden (La Vesperoj) el 1947 ankoraŭ impresas multajn. Ĝi priskribas la lastajn dek tagojn de la jaro 1946 de la vivo de Frits van Egters, kiuj estas tre cinikaj kaj la mondo aspektas tre etburĝa. La libro tamen ofte estas konsiderata humura, ankaŭ pro la arkaika stilo kiun aplikas Reve.
La persono Gerard Reve kaŭzis multan tumulton, pro sia konvertiĝo al katolikismo kaj blasfemaj diroj (li komparis Dion al azeno). Li estis samseksema, kaj pri tio ofte temas en liaj verkoj.