Gerard Walschap | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de julio 1898 en Londerzeel | ||||
Morto | 25-an de oktobro 1989 (91-jaraĝa) en Antverpeno | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Carla Walschap vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jacob Lodewijk Gerard Walschap vd | ||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gerard Walschap (Londerzeel, 9a de julio 1898 - Antverpeno, 25a de oktobro 1989) estis flandra verkisto, precipe de romanoj.
Walschap ekstudis en Loveno por iĝi pastro, sed ne finstudis.
Kiel verkisto li debutis per romantikaj versoj kaj kelkaj katolikecaj teatraĵoj. Lia unua romano "Waldo" aperis en 1928. Lia plej bone konata kaj bona verko plej verŝajne estas la romano "Houtekiet", de 1938. La plej grava temo de lia verkaro estas la interna batalo inter kredo kaj malkredo.
Krom romanoj li ankaŭ verkis eseojn, teatraĵojn, tekstojn por pupteatroj kaj infanlibrojn. En la jaro 1968 Walschap ricevis la premion "De Prijs der Nederlandse Letteren", kaj en majo 1975 la honoran titolon "baron".