Gergovia | ||
---|---|---|
![]() | ||
vilaĝo [+] | ||
Koordinatoj | 45° 42′ 46″ N, 3° 7′ 32″ O (mapo)45.712663.1255Koordinatoj: 45° 42′ 46″ N, 3° 7′ 32″ O (mapo) | |
![]() |
||
Gergovia | ||
![]() |
||
Gergovia estis apenaŭ alirebla monta urbo de la Arvernoj en antikva Gaŭlujo. Ĝi situas iom sude de Augustonemetum (la nuna Clermont-Ferrand) sur altebenaĵo 744 metrojn alta, 1500 metrojn longa kaj 600 metrojn larĝa. Ĝin defendis sukcese Vercingetoriks kontraŭ Julio Cezaro en la jaro 52-a a.K. Vilaĝo situanta ĉe la suda piedo de la altebenaĵo ĝis hodiaŭ nomiĝas Gergovie (ĝi nuntempe situas en komunumo La Roche-Blanche en la departemento Puy-de-Dôme).