Germana Eklezia Foiro

La Germana Eklezia Foiro ("Deutscher Kirchentag", oficiale "Deutscher Evangelischer Kirchentag", t.e. Germana Evangelia Eklezia Foiro) estas kunveno de (ĉefe protestantaj) kristanoj, kiu okazas ĉiun duan jaron en iu germana urbo.

En la pasintaj jardekoj ĝi fariĝis amasa aranĝo kun ĉ. 100 000 partoprenantoj, el kiuj pli ol la duono estas junuloj. Dum ĉ. 5 tagoj okazas abundo da prelegoj, diskutoj, preĝadoj kaj Diservoj. Kutime 800 ĝis 1 000 kristanaj, politikaj aŭ socialaj iniciatoj prezentas sin per informstando. Inter la prelegantoj estas kutime ankaŭ la plej altrangaj germanaj politikistoj.

La Germana Eklezia Foiro nomas sin "libera movado de homoj, kiujn kunigas la kristana kredo kaj la engaĝiĝo por la estonto de la eklezio kaj la mondo".

La unua Germana Eklezia Foiro okazis en 1949 en Hanovro. La aranĝo okazis unue ĉiujare kaj poste - ekde la mezo de la 50-aj jaroj - ĉiun duan jaron, kutime alterne kun ĝia katolika ekvivalento, la Germana Katolika Foiro, aŭ la Ekumena Foiro kiel komuna aranĝo de katolikoj kaj protestantoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne