Federacia baloto ![]() | |
---|---|
Lando | Germanio |
Dato | 23-an de februaro 2025 |
Antaŭa baloto | 2021 |
Posta baloto | 2029 |
Baloto por la 21-a konsisto de la Federacia Parlamento por kvarjara mandato de 2025 ĝis 2029 okazis en Germanio la 23-an de februaro 2025 - laŭplane ĝi okazus nur en septembro de tiu jaro. Ĉiuj civitanoj de pli ol 17 jaroj havis la rajton doni sian voĉon al unu regiona parlamentano kaj aldone al unu politika partio - tiu sistemo malebligu ke poste unu relative plej populara partio havas preskaŭ ĉiujn parlamentajn seĝojn, sed donu la eblecon ankaŭ subteni konkretajn politikistojn kaj ne lasi al la partioj sole decidi kiuj homoj reprezentu la partion en la parlamento. Post fino de la voĉdonado la elektitaj parlamentanoj voĉdonas kiu parlamentano havu la titolon Federacia Kanceliero (Germanio) kaj estos la nacia ĉefministro kiu do nomumos ministrojn por la federacia registaro aŭ federacia kabineto de Germanio: tio por la kvarjara mandato de 2025 ĝis 2029 supozeble estos Friedrich Merz.
Atentindas ke en Germanio ekzistas elektosojlo de 5%: tio signifas ke partioj kiuj akiras malpli ol 5 procentaĵoj de la voĉoj (la elektosojlo), ne rajtas je iu ajn parlamentano. Tiel oni esperas ĝenerale eviti tro grandan dissplitiĝon, dum kiu ege multaj malgrandaj partioj ekkunregos.
Provizoraj rezultoj laŭ la "duaj voĉoj" donitaj rekte al la politikaj partioj:
La konservativaj partioj CDU/CSU ricevis la plej multajn voĉojn en la elekto, sed ne atingis la proprajn atendojn ricevi almenaŭ 29 procentaĵojn de la duaj voĉoj. Unuafoje, neniu el la du tradiciaj popolaj partioj venis en dua loko, sed la dekstra popolisma partio Alternativo por Germanio (AfD), de iuj komentistoj nomata kontraŭdemokratia, kiu povis proksimume duobligi sian parton de la voĉdono kompare kun la antaŭa baloto de 2021. La Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) ĉirkaŭ Olaf Scholz, la nova partia kandidato por kanceliero, spertis gravajn perdojn kaj falis al sia plej malbona rezulto iam ajn. La Verduloj ankaŭ perdis voĉojn, kvankam la perdoj estis mildaj kompare kun la du koaliciaj partneroj SPD kaj Libera Demokrata Partio (FDP) - la liberaluloj falis al 4,3% kaj forlasas la parlamenton duafoje en sia historio pro la elektosojlo priskribita supre. La Maldekstra Partio, aliflanke, povis pliigi sian parton de la voĉoj kaj atingis preskaŭ 9% de la duaj voĉoj. La Alianco Sahra Wagenknecht, fondita en 2024 de iamaj maldekstremaj parlamentanoj, atingis 4,97 % kaj ne sukcesis ege mallarĝe superi la kvinprocentan obstaklon de la elektosojlo. Kiel en 2021, la Asocio de Balotantoj de Suda Ŝlesvigo, reprezentanta la nacian malplimulton de danoj en plej norda Germanio, kiu estas esceptata de la elektosojla klaŭzo, ankaŭ disponigos parlamentanon.
Ĉefe pro la demografia evoluo, sed ankaŭ pro la korekto de la loĝantaro rezulte de la censo 2022, la nombro de voĉdonrajtaj civitanoj malpliiĝis de 61,2 milionoj en la federacia baloto de 2021 al 60,5 milionoj. La balotpartopreno estis 82.5%, la plej alta ekde 1987 - signante fortan engaĝigon de plej multaj civitanoj aparte rilate la akre disputatan rolon de la popolisma partio AfD, forte subtenata de kvinono de la voĉdonantoj aparte en la eksa teritorio de GDR, do orienta Germanio (vidu la skeman mapon maldekstre), kaj same decidite malakceptata de la restaj kvar kvinonoj de la voĉdonantoj.