Gerrard Winstanley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1609 en Wigan |
Morto | 10-an de septembro 1676 (66-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio Komunumo de Anglio |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | farmworker (en) (1643–) politikisto filozofo tajloro Anglaj disidentoj Protestanta reformisto |
Gerrard Winstanley (19a de Oktobro 1609 – 10a de Septembro 1676) estis angla protestanta religia reformisto, filozofo, kaj politika aktivulo dum la Protektorato de Oliver Cromwell. Winstanley estis unu el la fondintoj de la angla grupo konata kiel True Levellers (veraj niveligistoj) aŭ Diggers, nome fosistoj, kaj pro siaj kredoj kaj pro sia agado. La grupo okupis publikajn terojn kiuj estis estintaj privatigitaj per ĉirkaŭbaroj kaj prilaboris ilin (elfosis), forigante eĝojn kaj farante elfosaĵojn por planti kultivaĵojn. La termino True Levellers estis la nomo kiun ili uzis por priskribi sin mem, dum la termino Diggers estis stampita de tiutempuloj.