![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la eldonejo Gerstenberg en la urbo Hildesheim de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Pri la komunumo Gerstenberg en la germana federacia lando Turingio vidu la artikolon Gerstenberg. |
Gerstenberg | ||
---|---|---|
Gerstenberg | ||
eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012 | ||
![]() | ||
eldonejo • libroeldonejo vd | ||
Dum | 1792 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | GmbH & Co. KG | |
Fondita | 1792 en Sankt-Peterburgo | |
Sidejo | Hildesheim (ekde 1797) | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Daniela Filthaut, Daniel Gerstenberg | |
TTT | gerstenberg-verlag.de | |
La eldonejo Gerstenberg - germane Gerstenberg Verlag - estas germanlingva libroeldonejo por infana, adoleskula kaj plenkreskula literaturoj. Ĝi fondiĝis en 1792 en Sankt-Peterburgo, en 1797 translokiĝis al la germana urbo Hildesheim kaj tie daŭre havas sian centran sidejon .
En la nuntempa plenkreskula programo estas grandformataj fotoj-tekstoj-volumoj, la verkaĵo Ĵazo de la ilustristo Robert Nippoldt ricevis la premion "plej bela libro de la jaro 2007" de la fondaĵo "Buchkunst" ("libra arto"). Interalie la eldonejo havas sukcesan serion de tre sukcesaj kuirlibroj kaj de krimlibroj kun kuir-receptoj, kun titoloj kiel "murdo inter tranĉilo kaj forko". Sed ankaŭ tute alispecaj libroj kiel klasikaj romanoj estas parto de la eldoneja produktaro.
Inter la verkistoj de la infanlibra branĉo estas la aŭtorino Gudrun Pausewang (el kies verkaro pluraj libroj en aliaj eldonejoj ankaŭ aperis esperantlingve).
Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.