Gertrud Luckner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jane Hartmann |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1900 en Liverpool |
Morto | 31-an de aŭgusto 1995 (94-jaraĝa) en Freiburg |
Tombo | Hauptfriedhof Freiburg (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Freiburg |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Woodbrooke Quaker Study Centre (en) ![]() ![]() |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto rezistobatalanto ![]() |
Gertrud LUCKNER (ĉenaskiĝe: Jane Hartmann; naskiĝinta la 26-an de septembro 1900 en Liverpool, mortinta la 31-an de aŭgusto 1995 en Freiburg) estis brita-germana ekonomikistino. Ŝi estis kristana socialhelpanto implikita en la germana rezista batalo al Naziismo kaj membro de la malpermesita "Germana katolika pacmovado"). Ŝi organizis manĝpakaĵojn por judoj deportotaj al Pollando kaj travojaĝis Germanion dononte asistadon al judaj familioj. Dum unu tia vojaĝo ŝi estis arestita kaj restis la reston de la milito en la Koncentrejo Ravensbrück. Ŝi estis nomita justulino inter la nacioj en Jad Vaŝem en 1966.