Giacomo Puccini | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giacomo Puccini | |||||
Naskonomo | Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini | ||||
Naskiĝo | 22-an de decembro 1858 en Luko, Grandduklando de Toskanio | ||||
Morto | 29-an de novembro 1924 (65-jaraĝa) en Bruselo, Province of Brabant | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Laringa kancero vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Torre del Lago Puccini railway station vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1924) Grandduklando de Toskanio (–1859) vd | ||||
Alma mater | Milana Konservatorio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Puccini vd | ||||
Patro | Michele Puccini (en) vd | ||||
Patrino | Albina Magi (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Elvira Puccini (en) (1904–1924) vd | ||||
Parencoj | Fosca Gemignani (en) (duonfilino) Giacomo Puccini (prapraavo) Simonetta Puccini (en) () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | operkomponisto dirigento politikisto komponisto orgenisto vd | ||||
Laborkampo | Altkultura muziko, opero kaj muziko vd | ||||
Aktiva dum | 1876– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Bohème ❦ Tosca ❦ Madama Butterfly ❦ Turandot ❦ Gianni Schicchi ❦ Crisantemi vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giacomo Puccini [ˈd͡ʒakɔmo putˈt͡ʃini], plennome: Giacomo Antonio Domenico Michele Secondo Maria Puccini (naskiĝis la 22-an de decembro 1858 en Luko, Toskanio; mortis la 29-an de novembro 1924 en Bruselo) estis itala komponisto kies operoj estas konsiderataj standarde inter la plej gravaj en la historio.[1]
Puccini estis nomita "la plej granda komponisto de itala opero post Verdi".[2] Dum lia komenca verkaro enradikiĝis en tradicia romantikisma opero de la fino de la 19a jarcento, li sukcese disvolvigis sian postan verkaron en la realisma stilo verismo, el kiu li iĝis unu el plej elstaraj reprezentantoj.
Kiel filo de muzikista familio li jam kiel knabo kantis en ĥoro kaj de 1880 ĝis 1883 li studis en la konservatorio de Milano. Lia unua opero Le Villi unuafoje prezentiĝis en la jaro 1884. Internacian famon li gajnis per la opero Manon Lescaut (1893). La fama dirigento Arturo Toscanini gvidis la premieron de La Bohème en 1896. La opero Madame Butterfly (unuafoje prezentita en 1900) komence ne entuziasmigis la publikon, ĝi iĝis plena sukceso nur ekde 1904.
Giacomo Puccini mortis en Bruselo. Sian lastan operon Turandot, li ne finfaris. Franco Alfano kompletigis lian laboron.