La giganta kalmaro (Architeuthis dux) estas specio de profund-oceane loĝanta kalmaro de la familioArchiteuthidae (Arĥiteŭtedoj). Giganta kalmaro povas kreski ĝis enorma grando, havigante ekzemplon de profundmaragigantismo: ĵusaj ĉirkaŭkalkuloj metas la maksimuman grandon en 12 m aŭ 13 m ĉe inoj kaj 10 m ĉe maskloj el la malantaŭaj naĝiloj ĝis la pinto de la du longaj tentakloj (pli longa ol la kolosa kalmaro ĉirkaŭkalkule 9–10 m,[1] sed pli malpeza,[2] unu el la plej grandaj vivantaj organismoj). La mantelo estas ĉirkaŭ 2 m longa (pli ĉe inoj, malpli ĉe maskloj), kaj la longo de la kalmaro eksklude la tentaklojn (sed inklude kapon kaj brakojn) rare superas 5 m. Postuloj de specimenoj 20 m aŭ plie ne estis science dokumentitaj.
La nombro de diferencaj specioj de giganta kalmaro estis debatita, sed ĵusa genetika esplorado sugestas ke ekzistas nur unusola specio.[3]
En 2004, japanaj esploristoj faris la unuajn fotojn de vivanta giganta kalmaro en ĝia natura habitato,[4] kaj en julio 2012, vivanta plenkreskulo estis por la unua fojo filmita en sia natura habitato antaŭ la insulo Ĉiĉi-ĵima en la Ogasavaroj, Japanio.[5][6] En 2015, oni publikigis alian filmovidaĵon.[7] En junio 2019, sciencistoj informis pri filmapero, por la dua fojo, kaj por la unua fojo en akvoj de Usono, de giganta kalmaro en ĝia profundakva habitato.[8]
La kolosa kalmaro estas pli granda ol la giganta kalmaro, ĝi havas mantelan longon de 2-5 m kaj eĉ tentaklojn kun longo de 8 m.