Giovanni Boccaccio | ||
---|---|---|
itala poeto
| ||
Persona informo | ||
Giovanni Boccaccio | ||
Naskiĝo | 16-a de junio 1313 en Certaldo, Italio | |
Morto | 21-a de decembro 1375 en Certaldo, Italio | |
Mortis per | Edemo vd | |
Tombo | Santi Jacopo e Filippo (en) vd | |
Etno | Italoj vd | |
Lingvoj | itala • latina vd | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco vd | |
Profesio | ||
Okupo | novelisto biografo mitologo tradukisto poeto diplomato verkisto vd | |
Aktiva dum | 1323–1373 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Dekamerono ❦ Elegia di Madonna Fiammetta ❦ Buccolicum carmen ❦ De casibus virorum illustrium ❦ Pri Famulinoj ❦ De montibus ❦ Genealogia deorum gentilium ❦ Corbaccio ❦ Il Filostrato ❦ La caccia di Diana ❦ Teseida ❦ Amorosa visione ❦ Trattatello in laude di Dante vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Giovanni BOCCACCIO [ĝovani bokaĉo], esperantigite (kp. PIV) Bokaĉo (naskiĝis 16-a de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco, mortis la 21-an de decembro 1375 en Certaldo) estis itala poeto.
Li estas unu el la tri “kronoj” (kun Dante Alighieri kaj Francesco Petrarca) de la itala lingvo kaj literaturo, konata precipe pro Dekamerono, kies enhavo naskis (ne nur en la itala) la terminon “boccaccesco” (malpruda). Bokaĉo, kiu verkis itallingve kaj latinlingve, estis majstro de la novelo. La dekamerona majstroverko estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.