Hieronimo Frakastoro (1476-1553) | ||
---|---|---|
![]() Itala kuracisto, filozofo, astronomo, geografo kaj beletristo.
| ||
Persona informo | ||
Girolamo Fracastoro | ||
Naskonomo | Girolamo Fracastoro | |
Naskiĝo | 1476 en Verono, ![]() | |
Morto | 6-a de aŭgusto 1553 en Affi, ![]() | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko ![]() | |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto-verkisto geografo astronomo matematikisto poeto epidemiologo lektoro ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĝirolamo Frakastoro (1476-1553) estis itala humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo. Li estis kolego kaj amiko de Nikolao Koperniko (1473-1543) kaj profesoro pri logiko en la Universitato de Padovo. Kiel arkiatro de la papo Paŭlo la 3-a li dediĉis al ĉi-lasta sian verkon Homocentrica (1538)[1].
Li estas unu el la fondintoj de la Moderna Patologio[2] kaj kiel tia li unu el la unuaj kiuj suspektis kaj konfirmis, ke la infektoj[3] estas kaŭzataj de ĝermoj malsanportantaj (Mikroba teorio pri malsanoj), kaj havas la kapablon pri multobligo en la homorganismo kaj de alies kontaĝo per la spirado kaj aliaj kontaktoformoj. Li ankaŭ verkis pri la sifiliso[4] kaj la tifo[5]. Kiel astronomo, li unue malkovris, kune kun Petro Apiano (1495-1552), ke la kometa vosto ĉiam sekvas la direkton de la Suno sed en kontraŭa vojo al tiu astro. En 1538, li priskribis instrumenton kun astronomia funkcio, konkretigita de Galileo dek jarojn poste sub la nomo teleskopo[6].