Giudicato di Arborea inter 1368-1388 kaj 1392-1409
La Giudicato di Arborea (en italaGiudicato di Arborea, en sardaGiuigadu de Arborea) estis unu el kvar sendependaj, heredaj "judicatures" (giudicati) en kiuj la insulo Sardio estis dividita en la Mezepoko. Ĝi okupis la centr-okcidentan parton de la insulo, kun bordoj inter Logudoro norde kaj oriente, Cagliari sude kaj oriente, kaj la Mediteranea Maro okcidente. Nordokcidente kaj trans Logudoro situiĝis Gallura, kun kiu Arborea havis malpli da interagado. Arborea supervivis siajn najbarojn, ĝis la 15a jarcento. La plej frua konata jura sidejo estis Tharros (Tarra). Giudicato di Arborea dum sia pleja etendo okupis la tutan teritorion de la insulo, escepte la urbojn Alghero kaj Cagliari.
En 1392 la Carta de Logu estis jura kodo de la Giudicato di Arborea promulgita de la giudicessaEleanora. Ĝi estis en valido en Sardio ĝis ĝi estis anstataŭita per la kodo de Karlo Felikso en aprilo 1827. La Carta estis laboro de granda graveco en sardia historio. Ĝi estis organika, kohera, kaj sistema laboro de leĝaro ampleksanta kaj la civilan kaj la punan juron.