Giuliano AMATO (Torino, 13-a de majo 1938) estas itala universitata profesoro de Kompara Konstitucia Juro, verkisto kaj politikisto, Ĉefministro de la Itala Respubliko dufoje, nome de junio 1992 ĝis aprilo 1993, kaj de aprilo 2000 ĝis majo 2001. En la unua okazo li sukcedis Giulio Andreotti kaj estis sukcedita de Carlo Azeglio Ciampi. En la dua, li sukcedis Massimo d'Alema kaj estis sukcedita de Silvio Berlusconi. Amato estis la Ministro de Internaj Aferoj kaj membro de la Ĉambro de Deputitoj de Italio dum la regado de Prodi. Li estis ankaŭ provizora Ministro de Eksteraj Aferoj, vic-ĉefministro kaj ministro de aliaj fakoj.
Li estis vicprezidanto de la Eŭropa Konvencio.