Gjakova (albane : Gjakova aŭ Gjakovë ; serbe en latina skribo: Đakovica, serbe en cirila skribo: •аковица) estas urbo situanta en la samnoma distrikto en okcidenta Kosovo. Laŭ la censo, (2011) la urbo havis 40,827 loĝantojn, kaj la metropolo havis 94,556 loĝantojn [1].
La Ĉefa Moskeo kaj la preĝejo Sankta Paŭlo karakterizas la historian urbocentron
La urbo situas en la sudokcidenta parto de Kosovo, proksimume duonvoje inter la urboj Peja kaj Prizren, kaj proksimume 100km de la Adriatiko. La urbo situas proksimume 208 km nordoriente de Tirano, 145 km nordokcidente de Skopjo, 80 km okcidente de la ĉefurbo Priŝtino, 435 km sude de Beogrado kaj proksimume 263 km oriente de Podgorico.
La urbo de Gjakova estis loĝita ekde prahistoriaj tempoj. Dum la otomana periodo ĝi estis utiligita kiel komerca centro sur la itinero inter Shkodër kaj Istanbulo.