Glacitavolo estas amaso de glaĉera glacio kiu kovras ĉirkaŭan terenon kaj estas pli granda ol 50 000 km²[1], tiele konata ankaŭ kiel kontinenta glaĉero[2]. La nuraj nunaj glacitavoloj estas en Antarkto (antarkta glacitavolo) kaj en Gronlando plus la Arkta oceano (arkta glacitavolo). Dum la lasta glaciperiodo nome Lasta glacimaksimumo (LGM) la Laurentida glacitavolo kovris multe el Nordameriko, la Veiĥselia glacitavolo kovris nordan Eŭropon kaj la Patagonia glacitavolo kovris sudan Sudamerikon.
La arkta glacitavolo suferas regulan sezonan ciklon laŭ kiu glacio fandiĝas en printempo kaj somero, atingas minimumon ĉirkaŭ mezo de Septembro, kaj poste pliiĝas dum aŭtuno kaj vintro. Somera glacikovro en la Arkto estas ĉirkaŭ 50% el la vintra kovro.