Glam-roko (en angla Glam rock) estas stilo de rok-muziko kiu disvolviĝis en Britio en la komenco de la 1970-aj jaroj plenumita de muzikistoj kiuj uzis ekstravagancajn vestojn, ŝminkon, kaj harfrizadon, partikulare platformajn ŝuojn kaj brilon.[1] Glam-artistoj devenas el diversaj fontoj de muziko kaj de malhavebla pop-kulturo,[2] game el bubblegum pop kaj el rokenrolo de la 1950-aj jaroj al kabaredo, scienc-fikcio, kaj kompleksa arta roko.[3][4] La brilega vestaro kaj vidaj stiloj de la artistoj estis ofte camp aŭ androginemaj, kaj estis priskribitaj kiel plenumantaj netradiciajn ĝenrajn rolojn.[5] Glitter rock aŭ bril-roko estas termino por ekstrema versio de glam-roko.[6]
La britaj rangigoj estis inunditaj de eventoj de glam-roko el 1971 ĝis 1975.[7] La apero en marto 1971 de la bandestro de T. Rex nome Marc Bolan en la programo pri muziko de la BBC nome Top of the Pops, vestante brilaĵojn kaj satenaĵojn, estas ofte citita kiel la komenco de la movado. Aliaj britaj glam-rokaj artistoj estis David Bowie, Mott the Hoople, Sweet, Slade, Mud, Roxy Music kaj Gary Glitter. Ankaŭ kelkaj necentraj en la ĝenro, kiel Elton John, Rod Stewart kaj Freddie Mercury de Queen, adoptis glam-stilojn.[8] La Usona scenejo estis multe malpli elstara, kaj Alice Cooper kaj Lou Reed estis la nuraj usonaj artistoj kiuj atingis sukceson.[7] Aliaj usonaj glam-artistoj estis New York Dolls, Iggy Pop kaj Jobriath. Ĝi malgraviĝis post la mezo de la 1970-aj jaroj, sed influis aliajn muzikajn ĝenrojn kiel ĉe punko, glam-metalo, Novaj Romantikoj, deathrock kaj Gotika muziko.