Glamuro

Hedy Lamarr estis ĝenerale konsiderata glamura stelulino.
Joan Collins kaj Sophia Loren - du ikonoj de glamuro.

Glamuro kiel neologismo el la angla glamour, aŭ tradukita kiel ŝikeco, origine estis esprimo aplikita al magi-okulta sorĉo kiu estis gisita sur iu por igi ĝin vidi ion kion la sorĉisto deziris ke tiu vidu, kvankam fakte ĝi ne estis kio ĝi ŝajnis esti. En la terminologio de fino de la 19-a jarcento, ne-magia objekto kiu kutimis helpi krei pli allogan aspekton iom post iom iĝis konata kiel "ŝikeco", nome 'a glamour'.[1] Hodiaŭ, ŝikeco estas la impreso de altiro aŭ fascino kiun precipe luksa aŭ eleganta aspekto kreas, impreso kiu estas pli bona ol la realo. Tipe, persono, okazaĵo, loko, teknologio, aŭ produkto kiel ekzemple peco de vestaĵo povas esti ŝikaj aŭ aldoni ŝikecon.

Luksega aŭto Aston Martin DB5 aperinta en la filmo Goldfinger. Multekostegaj aĵoj estas ofte parto de glamura vivostilo.

Virginia Postrel diras ke por ke ŝikeco estu sukcesa preskaŭ ĉiam postulas sprezzatura - nome aspekton de senpeneco, kaj prezentiĝi malproksima - transcendantan la ĉiutagecon, por esti iomete mistera kaj iom idealigita, sed ne laŭ la mezuro estas jam ne eble identiĝi kun la persono.[1] Ŝikaj aĵoj estas nek maldiafanaj, kaŝante ĉion, nek travideblaj montrante ĉion, sed diafanaj, favore montrante aĵojn.[2]

La frua Holivuda stelsistemo aparte specialiĝis en Holivuda ŝikeco kie ili sisteme glorigis siajn aktorojn kaj aktorinojn.[1]

Ŝikeco povas esti konfuzita kun stilo, kio estas sekvado al akurata skolo de modo, aŭ interna beleco; dum ŝikeco povas esti ekstera kaj intenca.

  1. 1,0 1,1 1,2 TED conference Virginia Postrel.
  2. "The Gilded Age", The New York Times, 2004-10-10. Kontrolita 2010-05-03.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne