Glebo estas la karnoplena spor-portanta interna maso de fungoj kiel ekzemple la likoperdo aŭ morkelo.
La glebo estas solida maso de sporoj, generitaj ene de enfermita areo ene de la sporokarpo. La maturiĝo de la sporogenaj ĉeloj postlasas la sporojn kiel pulvora maso, kiu povas esti facile forblovita. Glebo povas esti gluiĝema aŭ ĝi povas esti enfermita en ujo (peridiolo).[1] Ĝi estas histo kutime trovita en angiokarpa fruktkorpo, aparte gasteromicetoj. Angiokarpaj fruktkorpoj kutime konsistas el frukto enfermita ene de kovraĵo kiu ne formas parton de ĝi mem; kiel ekzemple la avelo kovrita per ĝia glumo, aŭ la glano muntita en sia kupulo. Glebo ekzistas en sklerodermoj (terpilkoj) kaj likoperdoj. La glebo konsistas el micelo, kaj bazidioj (Basidia), kaj ankaŭ povas enhavi kapilitiajn fadenojn (Capillitium).