Gloria Stuart | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gloria Stuart | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1910 en Santa Monica | ||||
Morto | 26-an de septembro 2010 (100-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Spirhalto ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Santa Monica High School (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Demokrata Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Arthur Sheekman (1934–1978) Gordon Newell (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Sylvia Vaughn Thompson (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro pentristo filmaktoro teatra aktoro ![]() | ||||
Aktiva dum | 1932–2004 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gloria STUART, origine: Gloria Frances STEWART (naskiĝis la 4-an de julio 1910, mortis la 26-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktorino.
Gloria Stuart naskiĝis en Santa Monica, Kalifornio. Sian aktoran karieron ŝi komencis en la 1930-aj jaroj. Ŝi aperis en aro da filmoj, sed ne vere fariĝis stelulino.
Ekde la 1940-aj jaroj ŝi pli kaj pli forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin al la pentrado. En 1975 ŝi reaperis kiel aktorino, en la televida produktaĵo The Legend of Lizzie Borden, kaj en la jaro 1982 ŝi havis rolon en la kinofilmo My Favorite Year.
Kulmino en ŝia kariero estis la rolo de la maljuniĝinta protagonistino en la filmo Titanic en 1997. Pro ĝi ŝi gajnis nomumon por la Oskaro en la kategorio Plej bona epizoda rolo – kaj ŝi estis la plej maljuna persono nomumita pro la aktorado en la ĝistiama historio.