Glukonata acido | ||
Kemia formulo | ||
![]() | ||
Glukonata acido | ||
![]() | ||
![]() | ||
Glukonata acido estas produktata de la fungoj Nigra aspergilo. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 526-95-4 | |
ChemSpider kodo | 10240 | |
PubChem-kodo | 10690 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blankaj aŭ flavecaj kristaloj[1] | |
Molmaso | 196,15708 g mol−1 | |
Denseco | 1,24 g/cm−3[2] | |
Fandpunkto | 15°C [3] | |
Bolpunkto | 673,6°C [4] | |
Refrakta indico | 1,4161 | |
Acideco (pKa) | 3,86 | |
Ekflama temperaturo | 327°C [5] | |
Solvebleco | Akvo:316 g/L[6] | |
Mortiga dozo (LD50) | 7630 mg/kg (buŝe) [7] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P264+265, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+317, P337+317, P362+364 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Glukonata acido aŭ glukonata acido aŭ (2,3,4,5,6-pentahidrokso-kaproata acido, C6H12O7) estas nekoroda, netoksa, milda organika acido kun klarbruna aspekto. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj havas mildan kaj refreŝigan guston. Ĝi estas bona kelatigagento ĉe alkala medio, kun pli bona agado ol kutime uzataj kelatoj.[8]
Glukonata acido estas milda organika acido derivita el glukozo per simpla oksigeniga reakcio. La reakcio faciligas la enzimoj glukozooksidazo (fungoj) kaj glukozo malhidrogenazo (bakterioj kiel Glukonobakterio). Mikroba produktado de glukonata acido estas la preferata metodo kaj ĝi devenas el pluraj jardekoj. La plej studata kaj vaste uzata fermentadprocezo implicas la fungon Aspergillus niger.Glukonata acido kaj ĝiaj derivaĵoj, tiaj kiaj natria glukonato, kalia glukonato, amonia glukonato, kalcia glukonato, magnezia glukonato, ktp., havas larĝajn aplikojn en nutraĵa kaj farmacia industrio. Ĉi tiu artikolo donas recenzon de mikroba glukonatacida produktado, ĝiaj trajtoj kaj aplikoj.[9]
La kemia strukturo de glukonata acido konsistas el ses-karbona ĉeno, kun kvin hidroksilaj grupoj poziciigitaj en la sama maniero kiel en la malferma-ĉena formo de glukozo, finiĝanta en karboksilatacida grupo. Ĝi estas unu el la 16 stereoizomeroj de 2,3,4,5,6-pentahidrokso-heksanata acido.