Gonadotropin-liberiga hormono

Gonadotropin-liberiga hormono, aŭ gonadorelino, gonadoliberigino, mallongigo GnLH estas unu de reprezentantoj de liberigaj hormonoj de hipotalamo. Ekzistas ankaŭ simila hormono de epifizo. GnLH apartenas al nervohormonoj ĉar ĝin produktas specialaj nervoĉeloj en la antaŭa hipotalamo.

GnLH kaŭzas intensigon de sekrecio per antaŭa flanko de hipofizo de gonadotropaj hormonoj: luteiga hormono (LH) kaj foliklostimulanta hormono (FSH). GnLH en pli granda grado influas la sekrecion de luteiga hormono ol oliklostimulanta hormono, tial ofte nomiĝas ankaŭ "lutliberigino".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne