Google Maps | |
---|---|
![]() | |
Programlingvo | C++, Ĝavoskripto, XML, AJAX = Nesinkrona Ĝavoskripto kaj XML (angle asynchronous JavaScript and XML) |
Retejo | google |
Google Maps - en Esperanto ofte nomata Guglo-mapoj[1] kun aŭ sen ligostreketo - estas senpaga mapa interretservilo konstruita de la multnacia firmao Google bazita en Usono. La servo ebligas kaj subtenas multajn diversajn interretajn mapservojn, ekzemple WikiMapia, tra la Google Maps API. Programlingvoj subtenantaj la servon estas C++, Ĝavoskripto, XML, AJAX = Nesinkrona Ĝavoskripto kaj XML (angle asynchronous JavaScript and XML).
Centra sidejo de la programista teamo de Guglo-mapoj estas Mountain View en Kalifornio, Usono.