Vido al observatorio kaj hotelo Gornergrat de plataĵo Belveder, malantaŭ MatterhornVido de la fervoja stacioStacio Gornergrat
Gornergrat estas monto situanta 3 kilometrojn sude de Zermatt en svisa kantono Valezo. Ĝi estas 3 130 metroj alta. Gornergrat situas inter du glaĉerojGornergletscher kaj Findelgletscher kaj de ĝia pinto eblas havi panoramecan elvidon sur pli ol 20 montoj altaj pli ol 4 mil metroj, inter ili estas Monte Rosa, Matterhorn kaj Lyskamm. De jaro 1898 estas sub la pinto finstacio de kompanio Gornergratlinio, kiu iras al la pinto tra Riffelalp kaj Riffelberg - la diferenco inter la baza stacio kaj supra, fina stacio estas 1 500 metroj. Fina stacio estas en la alteco 3 089 m. En sudokcidenta parto de pinto estas montara hotelo kaj scienca stacio. De la pinto eblas fari multajn turismajn ekskursojn, oni povas ankaŭ biciklumi ktp. Bela ekskurso estas al lago Riffelsee.
Nová nacela telfero, kiu gvidas de pinto Furi al Riffelberg konektas skian regionon Gornergrat kun regiono Eta Mattehorn.