Gotika subkulturo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa subkulturo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gotiko.
Germana gotikulo, tiel nomita "Gruftie".

Gotika subkulturo estas esprimo aposteriore donita al postpunka malluma subgrunda emo, precipe muzika kaj estetika, rekte influita de gotika terura literaturo kaj romantikismo kiu ekaperis en la fino de la 1970-oj en okcidenta Eŭropo.

Dum punko estas sendube kunligita kun dadaismo kaj situaciismo, gotikuloj interesiĝas plivole pri filozofio, kiel okultismo, ekzistadismonihilismo.

Forte influita de fantasto kaj fabeloj, sed laŭ romantika kaj nigra vidpunkto, la gotika subkulturo tuŝas multajn fakojn: Unue muzike (Siouxsie and the Banshees, Joy Division, Bauhaus, Switchblade Symphony, The Cure) en kiu troviĝas mikso de metalroko kaj nova ondo, kun elementoj de tranco kaj industrio (vidu gotikan muzikon). Due literature, la nuntempa subkulturo entenas ĉiujn verkojn kiuj ricevis influon de la frua 19-jarcenta literaturo alternante inter romantikismo kaj hororo. Trie kine, ĝi inspiriĝis de la germana ekspresionista kino por formi ĝenron kies temo similas al la gotikaj libroj (Tim Burton, multaj b filmoj…) kaj ĉiaj aliaj artaj esprimformoj, kiel modo (vidu la Gothic lolitasVisual Kei). Tiu lasta aspekto estas aparte vigla en Japanio kaj Sud-Koreio.

Gotikuloj ofte (sed tute ne nepre) ornamas sin per malhelaj (aparte ledaj) vestaĵoj, arĝentaj ĵuveloj kaj korpaj alenaĵoj; kaj nigra ŝminko kaj harkolorigo, por alpreni palan, "hantitan" ŝajnon. Ĝi celas prezenti ellaboritajn stilojn kiuj povas tre diferenci laŭ la personoj, interalie kun punka, androgina aŭ historia emo (laŭ mezepoka, renesanca kaj aparte viktorina furoro).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne