Gottfried Wilhelm LEIBNIZ [gotfri:t vilhelm lajbnic], en Esperanto ankaŭ Gotfredo Vilhelmo LEJBNICO (naskiĝis la 1-an de julio 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro 1716 en Hanovro) estis germana filozofo, matematikisto kaj multfakulo. Li okupis elstaran lokon kaj en la historio de matematiko kaj en la historio de filozofio.