Gouveia | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo de Portugalio urbo de Portugalio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 6290 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 046 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 30′ N, 7° 36′ U (mapo)40.5-7.6Koordinatoj: 40° 30′ N, 7° 36′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 650 m [+] | ||||
Areo | 300,61 km² (30 061 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Gouveia estas portugala urbeto kaj centro de la samnoma municipo je la alteco de 650 m ene de la Distrikto Guarda. Ĝi situas ene de la granda urba aglomeraĵo de Granda Viseu. Laŭ la malnova administra divido, ĝi estis parto de la historia provinco de Beira Alta kaj nuntempe enkorporigita en la subregiono Serra da Estrela de la Centra regiono. Ĝi estas konata kiel urbeto kun vigla komerca vivo kaj kun belaj malnovaj konstruaĵoj kaj belaj vidoj al la montaro Serra da Estrela[1].
La municipo Gouveia, kun 300,61 km²[2] de areo kaj 12 222 loĝantoj (2023)[3] (la urbeto mem havas malgrandegan loĝantaron, proksimume 3,500[4]), subdividita en 16 tn. freguesias (kompareblaj al komunumoj)[1], limas norde al Fornos de Algodres, nordoriente alCelorico da Beira, oriente al Guarda, sudoriente al Manteigas, sudokcidente al Seia kaj nordokcidente al Mangualde. Kiel la plej multaj el la montaraj urbetoj en la regiono, ĝi spertis signifan malkreskon de la loĝantaro pro la malaperinta lanindustrio dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, precipe kun la evoluo de la tekstila industrio.