Graciano | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1069 en Toskanio |
Morto | 1139 en Chiusi |
Lingvoj | Mezepoka latino |
Okupo | |
Okupo | juristo kanonisto monaĥo ![]() |
Verkoj | Decretum Gratiani |
JURISTO | |
---|---|
MEZEPOKA | |
Nomo | Literature Johano kaj ankaŭ Francisko |
Kromnomo | Graciano |
Naskiĝdato | 1075/1080 |
Sekso | Viro |
Nacieco | Itala |
Loko de naskiĝo | Chiusi |
Morto-loko | Eble Chiusi, eble Bolonjo |
Morto-jaro | 1145/1153 |
Aktiveco1 | Monaĥo |
Aktiveco2 | Magister artium kaj episkopo ekde 1127 |
Aktiveco3 | Redaktinto de la “Dekretaro de Graciano” |
Nacio | Itala |
Transnacieco | Juristo fondinto de mezepoka kanona juro |
Graciano (juristo) estis instruisto pri kanona juro kaj profesoris almenaŭ en Toskanio (centra Italio) ĉirkaŭ la jaroj 1120/1140. Unua inter la instruantoj pri kanona juro, li kompilis elstaran verkon, kiun li nomis Concordiam discordantium canonum (Akordo de la malakordaj kanonoj) sed la posteuloj Decretum, nome Dekretaro. La kompilaĵo koncernas eklezian disciplinon, proceduron en juĝaj disputoj, geedzan juron kaj aliajn ekleziajn aferojn.
Li estis samtempulo de Irnerio kaj de Bernardo de Clairvaux kaj de Petro Abelardo. Tiu ĉi lasta estis fama franca monaĥo, rafinita teologo, aŭtoro interalie, de Sic et Non kies dialektiko ege lin influis, almenaŭ en la aldonoj.