Graflando Burgundio

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Burgonjo respektive Burgundio (apartigilo).
Graflando Burgundio
Origina nomo:
Comté de Bourgogne
9861678

graflando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio
Geografio
La graflando Burgundio
La graflando Burgundio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Burgundia Ŝtato Burgundia Ŝtato
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Burgonjo Reĝlando Burgonjo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Graflando Burgundio, germane Grafschaft Burgund, franclingve Franche Comté de Bourgogne, pli poste Freigrafschaft Burgund/Franche Comté de Bourgogne[1], pro la multe pli posta influo de la Reĝlando de Francio ankaŭ en Esperanto foje malprecize nomata 'Graflando Burgonjo', estis grava graflando fondita en 986 de la grafo Oto-Vilhelmo de Burgundio kaj ĝia teritorio respondas nun, proksimume al la nuna regiono Franĉ-Konteo. Ĝia ĉefurbo estis Dole (kastelo de Dole) kaj ĝi estis regata de la 10-a jarcento ĝis la 17-a jarcento de la grafoj de Burgundio, origine vasaloj de la dukoj de la duklando Burgundio.

Tiu graflando estis konsistigita per la kuniĝo de karolidaj administraj distriktoj (burgonjaj pagusoj) : la Amous (regiono de la rivero Saono, de la Ognon kaj de la rivero Doubs), la Escuens (regiono de Château-Chalon), la Portois (regiono de Port-sur-Saône) kaj la Varais (regiono en la litero « M » laŭ kiu iras la rivero Doubs).

  1. Johano Girardot de Nozeroy. (1651) Histoire de Dix ans de la Franche Comté de Bourgogne. Besançon: J. Chrestin / impr. de Outhenin-Chalandre..

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne