Graflando de Tripolo | |||||||||
| |||||||||
graflando • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
feŭda monarkio
| |||||||||
| |||||||||
La Graflando de Tripolo estis la lasta kreita de la kvar grandaj Krucistaj ŝtatoj en Levantenio. Kelkaj el ties ĉefaj urboj estis Safita, Tartus kaj Tripolo de Libano.
La komenco de la Graflando datas el 1102, kiam la grafo Rajmondo la 4-a de Tuluzo, unu de la estroj de la Unua krucmilito, startigis longan militon kontraŭ la Banu Ammar, emiroj de Tripolo (teorie vasaloj de la fatimidaj kalifoj de Kairo), per kiu li akiris grandan parton de ties teritorio ĝis sieĝo en la propra Tripolo. Rajmondo mortis en 1105, kaj sukcedis lin siavice lia frato Alphonse Jourdain, lia kuzo Guillaume de Cerdagne kaj lia eksterleĝa filo Bertrand.
La Graflando de Tripolo plue ekzistis kiel vasalo de la Jerusalema reĝlando; dum la Malta Ordeno ricevis en 1142 la fortikaĵan lokon Krak des Chevaliers. La graflando sukcesis saviĝi el la konkeroj de Saladino post la Batalo apud Hattin, kaj ekde 1201, estis kunigita al Antiokio, ĝis ties konkero en 1268. Tripolo survivis kelkajn jarojn poste, ĝis profite de interna kverelo la mamlukoj konkeris la ĉefurbon en 1289.